La unua datreveno de mia Esperantiĝo!

  •  
  • 435
  • 0
  • 0
  • Esperanto 
Nov 16, 2014 06:25 esperanto lernu!
Morgaŭ estos la unua datreveno de mia Esperantiĝo. Mi bone memoras tiun momenton, kiam mi eklernis Esperanton. Unu momenton, mi sciis nenion pri ĝi, la sekvan, mi tute obsediĝis pri ĝi! Kiel tio povus okazi? Jen mia rakonto.

Kiel mi diris en alia afiŝo, mi kapablas skribi inverse. Tial mi interesiĝis pri Leonardo da Vinĉi, ĉar ankaŭ li skribis tiel. Kiam io interesas min, mi legas pri ĝi ĉe Vikipedio. Do, mi tion faris, kaj de la artikolo pri Leonardo da Vinĉi, mi iris al artikolo pri inversa skribo, kaj de tie, al artikolo pri tien-reena skribo. Tie estis ligilo al la retpaĝaro de iu ulo, kiu faris programon por fari tien-reenan tekston. Ĉe tiu retpaĝaro ( http://www.traevoli.com ), estis ankaŭ aliaj aferoj, ekzemple, kiel fariĝi ambaŭmana (tia mi jam estis), kiel ludi pianon inverse (interesa ideo!), kaj kiel paroli inverse (ĉu tio vere eblas?). Do, mi konkludis, ke la pensmaniero de tiu persono evidente estas simila al la mia; same stranga :-). Tie estis ankaŭ paĝo pri Esperanto, multaj reklamaĵoj por lernu.net, kaj multaj partoj de la paĝo tradukitaj al Esperanto. Do, mi legis tion, kion li diris pri ĝi, kaj pensis (en la angla), "Internacia lingvo? Kia freneza ideo!" Sed, mi estas ĉiam scivola, do, kelkajn tagojn poste, mi iris al http://www.lernu.net, kaj komencis esplori la retejon kaj legi pri Esperanto; ne kun tre granda intereso, sed nur pro scivolo. Sed, kiam mi legis, ke neregulaj verboj tute ne ekzistas en Esperanto, tiam mi tuj ekscitiĝis! (Vi devas scii, ke mi ĉiam malamis/malamas/malamos neregulajn verbojn kaj similaj neregulaĵojn!) Mi sentis kvazaŭ mi trovus tion, kion mi ĉiam serĉis! Kaj ekde tiam, mi lernas Esperanton senĉese, kaj amas ĝin pli kaj pli! Jes, ĉiuj lingvoj interesas min, sed mi vere amas nur Esperanton.

Mi memoras, ke kiam mi sekvis la kurson "Bildoj kaj Demandoj" mi havis demandon pri gramatiko, sed ne trovis respondon en la anglalingva baza gramatiko, do devis serĉi ĝin en la Esperantlingva detala gramatiko. Estis tre malfacile trovi ĝin, sed kun helpo de la tuja vortaro, mi sukcesis. Tiam, estis malfacile kaj lacige legi ion ajn en Esperanto! Sed nun, mi legas en Esperanto same kiel en la angla; mi vidas vortojn, kaj la informoj iras en mian kapon :-). Estas tre facile! Kaj estis tiam malfacile skribi en Esperanto; mi devis mense traduki, kaj faris multajn erarojn. Sed nun, mi povas facile pense rekte en Esperanto, kaj faras malmultajn erarojn. Pro mia progreso dum la pasinta jaro mi tre feliĉas, sed konscias, ke mia lingvokapablo ankoraŭ ne plene perfektiĝis! Do, mi daŭrigas la studadon, kaj strebas daŭre plibonigi mian scipovon de la bela, regula, bonega Internacia Lingvo Esperanto!
Learn English, Spanish, and other languages for free with the HiNative app