Mi havis strangan sonĝon.

  •  
  • 304
  • 0
  • 0
  • Esperanto 
Dec 2, 2014 08:48 esperanto sonĝo bebo
Mi havis strangan sonĝon. En mia sonĝo, mi, mia patrino, kaj miaj du 18-monataj fratoj estis ĉe naĝejo. Mi ne memoras, ĉu iu alia estis tie aŭ ne. Subite, unu el la beboj ĵetis sin en la akvon! Kompreneble bebo ne kapablas naĝi, do li malleviĝis rekte malsupren en la akvo. Mia patrino diris, ke mi reprenu lin, do mi saltis en la akvon kaj naĝis post li. Sed dume, li /kuris/ sur la fundo de la akvo, kaj atingis ŝtuparon, kaj per ĝi kuris el la akvo. Mi sekvis lin, kaj prenis lin. Mi diris al li (kaj mi memoras, ke mi parolis Esperante), ke mi timis, ke li perdos la spiron kaj mortos. Sed la tuta afero evidente tute ne ĝenis lin; li estis tiel gaja kaj petolema kiel antaŭe!
Learn English, Spanish, and other languages for free with the HiNative app